Skip to main content

Posts

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 845

de Universala Esperanto-Asocio La organizantoj alvokas ĉiujn fakulojn, sciencistojn kaj aliajn kongresanojn al partopreno en la Esperantologia Konferenco 2020, okazonta en Montrealo, Kebekio, Kanado, kadre de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto, sub la aŭspicio de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La ĉi-jara aranĝo pritraktos la temon: "Dulingvismo, plurlingvismo kaj la sociaj bezonoj je efika komunikado".

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 844

de Universala Esperanto-Asocio Hodiaŭ, kiam 50 ŝtatgvidantoj kaj delegacioj de la tuta mondo kunvenas en Yad Vashem por mencii la 75-an datrevenon de la liberigo de Auschwitz kaj la viktimojn de la Holokaŭsto, UEA omaĝas al la memoro de la milionoj kiuj estis mortigitaj pro sia genta aparteno kaj religio, inter ili ankaŭ multaj esperantistoj inkluzive de familianoj Zamenhof. En tiu tago, kiun la internacia komunumo mencias en la dato kiam estis liberigita la ekstermejo Auschwitz, oni memoru la pasintecon kun instruo por la estonteco, ke neniam plu homoj estu persekutataj pro sia religia, genta aŭ kultura aparteno kaj la homaro atente respektu la homajn rajtojn je libereco, interalie de kredo kaj lingvo.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 843

de Universala Esperanto-Asocio Universala Esperanto-Asocio (UEA), kune kun la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), gratulas Unuiĝintajn Naciojn kaj Unesko-n pri ties progreso, kunlabore kun ties Membro Ŝtatoj kaj kun neregistaraj organizoj kaj la civila socio, en plivastigo kaj en altigo de la kvalito de edukado tutmonde. La kvara Celo por Daŭripova Evoluigo alvokas al altkvalita edukado por ĉiuj personoj, surbaze de universala infana, elementa kaj meza edukado, kaj egaleca aliro al supera edukado. Ĝi alvokas al plibonigo de laborkapablo, seksa egaleco, universala leg- kaj skrib-kapablo (ankaŭ inter plenaĝuloj) kaj edukado por daŭripova evoluigo kaj tutmonda civitaneco.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 842

de Universala Esperanto-Asocio De la 21-a ĝis la 27-a de decembro 2019 okazis en Buĵumburo, Burundo, la 7-a Afrika Kongreso de Esperanto de UEA en kiu partoprenis 135 geesperantistoj el 9 landoj (Belgio, Burundo, DR Kongo, Italio, Kameruno, Madagaskaro, Tanzanio, Svislando kaj Togolando). La kongresa temo estis: VERDIGO DE LA KONTINENTO AFRIKO.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 841

de Universala Esperanto-Asocio Bv. noti la pli fruan limdaton por IKU-proponoj (Internacia Kongresa Universitato) dum la UK en Montrealo. UEA invitas personojn kun taŭgaj kvalifikoj kandidatiĝi ĉe la IKU-sekretario Amri Wandel plej laste la 15-an de januaro 2020. Ĉiu propono enhavu mallongan resumon de la prelego kaj koncizan biografieton de la preleganto – sume ne pli ol unu paĝon.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 840

de Universala Esperanto-Asocio Restas apenaŭ semajno antaŭ la fino de la plej favorpreza aliĝperiodo al la 105-a UK en Montrealo (1-8 aŭgusto 2020): frua aliĝo povos ŝparigi al vi 50 € aŭ eĉ 100 €! Jam pli ol 400 homoj el 44 landoj aliĝis, kio bele aŭguras sukcesan kongreson!

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 839

de Universala Esperanto-Asocio Mila van der Horst-Kolińska (naskiĝis la 26-an de aprilo 1927 en Parafjanovo apud Vilno, mortis la 13-an de decembro 2019 en Hago) estis Esperantistino ekde 1960 kaj Honora Membro de UEA.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO