Skip to main content

Posts

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Futbalo: Stoke City k-aŭ Chelsea

En Stoko-sur-Trento, la teamo blua supervenkis la rivalon blankoruĝan per 2-0, dank' al goloj de John Terry kaj Cesc Fàbregas. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan . Alimatĉe, Manchester City supervenkis Crystal Palace -on per 3-0 kaj Aston Villa egaliĝis kun Manchester United per 1-1. Video »

Vatikano: Tangodancado por festi naskiĝtagon de Papo Francisko

La 17-an de decembro, kadre de l' 78-a datreveno de l' ĉefo de l' Katolika Eklezio , oni organizis tangodancadon en la Placo Sankta Petro, kie miloj da personoj kunvenis por danci la argentinan muzikstilon. Video »

Peruo: Komenciĝis priklimata konferenco

La 9-an de decembro, la altnivela kunveno kadre de l' Lima Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo inaŭguriĝis en Limo, la ĉefurbo tiulanda . La ĝenerala sekretario de UN , Ban Ki-moon, alvokis veni al interkonsentita projekto tiutema kaj fine aprobi ĝin en la Pariza Konferenco pri Klimata Ŝanĝiĝo. Video »

Futbalo: Sunderland k-aŭ Chelsea

En Sanderlando, la teamo nordorienta egaliĝis kun la rivalo londona per 0-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho daŭre regas la ĉampionadon anglan . Alimatĉe, Tottenham Hotspur supervenkis Everton -on per 2-1, kaj la du teamoj manĉestraj - Manchester City kaj Manchester United - trioble golis kontraŭ siaj rivaloj Southampton kaj Hull City . Video »

Esperantujo: Esperanto, kultura heredaĵo de Pollando

28/11/2014 | ESPERANTO » La pola ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo, P-ino Małgorzata Omilanowska, aprobis lokigon de l' Lingvo Internacia sur la "polan liston de nemateria kultura heredaĵo".

Irano: Konsento longigi intertraktadon kun Sesopo

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la Sesopo ( Usono , Britio , Francio , Rusio , Ĉinio kaj Germanio ) kaj de Irano anoncis, ke ili decidis daŭrigi la intertraktadon pri la tiulanda nuklea problemo ĝis la 30-a de junio 2015. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO