Skip to main content

Posts

Libio: Ŝipo dronis en maro

Proparolanto de l' tiulanda mararmeo diris, ke veturilo kunportanta pli ol 200 neleĝajn migrantojn sinkis je 60 kilometroj for nordoriente de Tripolo, ĉefurbo de Libio. Video »

Egiptio: Sukcesa mediacio pri la konflikto de Gazao

Dank' al agado de l' afrika lando kaj aliaj flankoj, Palestino kaj Israelo atingis interkonsenton pri longtempa batalhalto. UN esprimis bonvenon pri tio, kaj urĝis la du naciojn tuj komenci politikan intertrakton. Video »

Francio: Landaj ministroj rezignas al siaj postenoj

La 25-an de aŭgusto, en Parizo, la ministro pri Ekonomio anoncis, ke li kaj du kolegoj forlasos la registaron kadre de petoj al prezidento François Hollande fini la aŭsterecan planon kaj prizorgi la progreson de l' nacio eŭropa. Video »

Teniso: Turniro de Cincinato 2014

En Usono, la svisa tenisisto Roger Federer supervenkis la hispanan David Ferrer per 6-3, 1-6 kaj 6-2, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Newcastle k-aŭ Manchester City

La teamo manĉestra supervenkis la rivalon nordorientan per 2-0, dank' al goloj de Silva kaj Agüero. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Manuel Pellegrini regas la ĉampionadon anglan. Video »

MotoGP: Granda Premio de Ĉeĥio

Dani Pedrosa de Honda venkis en la kurejo de Bruno. La hispana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' paro de Yamaha , la hispano Jorge Lorenzo kaj la italo Valentino Rossi . Video »

Esperantujo: Nova komunumo en Italio

Laŭ propono far la urbestro de Sant'Angelo di Brolo, la malgranda mesina urbeto fariĝis Esperanta Komunumo. La tiuurba konsilantaro aprobis la aliĝon al la Eŭropa objektivo pri antaŭenigo de l' Lingvo Esperanto por ĝia utiligo en internaciaj rilatoj kaj diversaj kampoj. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO