Skip to main content

Posts

Niĝerio: Eksplodo rezultigis morton de pli ol 70 homoj

Tiom da personoj estas mortigitaj post bombatako ĉe homplena busstacio ekster Abuĝo, la ĉefurbo tiulanda. Oni suspektas, ke Boko Haram respondecas pro la agado. Video »

Sud-Koreio: Pasaĝerŝipo sinkis sudokcidente de l' lando

Veturilo Sewol kun pli ol 300 pasaĝeroj - plejparte studentoj - dronis en la Flava Maro. La ŝipo estis veturanta de Inĉono al insulo Ĵeĵuo. Oni raportis pri morto de 4 homoj kaj vundiĝo de dekduoj. Video »

Argentino: Protestoj kontraŭ Britio

La 11-an de aprilo, la tiulanda ministerio pri eksteraj aferoj vokis la ambasadoron de Unuiĝinta Reĝlando al interparolo kaj faris oficialan plendon pro tio, ke Britio - onidire - "okazigos militekzercadon en Malvinoj de la 14-a de aprilo ĝis la 27-a". Video »

Teniso: Turniro de Miamo 2014

En Usono, la serba tenisisto Novak Đoković supervenkis la hispanan Rafael Nadal per duobla 6-3, kaj iĝis ĉampiono de l' evento. Video »

Futbalo: Chelsea k-aŭ Stoke City

La teamo blua supervenkis la rivalon blankoruĝan per 3-0, dank' al goloj de Salah, Lampard kaj Willian. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Mourinho regas la ĉampionadon anglan. Video »

Formulo 1: Granda Premio de Barejno

Lewis Hamilton de Mercedes venkis en la kurejo de Saĥiro. La brita ŝoforo estas akompanita en la podio de l' germano Nico Rosberg de Mercedes kaj la meksikano Sergio Pérez de Force India. Video »

Teniso: Davisa Pokalo 2014

En Napolo, la itala tenisisto Fabio Fognini supervenkis la britan James Ward per 6-4, 2-6, 6-4 kaj 6-1. Tiamaniere, la itala teamo havas avantaĝon super Britio per 1-0 je l' kvaronfinalo de l' Monda Grupo. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO