Skip to main content

Posts

Futbalo: Saltao k-aŭ Boca Juniors

En Saltaurbo, la teamo bonaera supervenkis la rivalon nordokcidentan per 1-0, dank' al golo de Nicolás Blandi. Video »

Formulo 1: Granda Premio de Hungario

Lewis Hamilton de Mercedes venkis en la kurejo de Hungaroringo. La brita ŝoforo estas akompanita en la podio de l' suomo Kimi Räikkönen de Lotus kaj la germano Sebastian Vettel de Red Bull . Video »

Futbalo: Borussia Dortmund k-aŭ FC Bayern München

En la stadiono de Wembley en Londono, la teamo munkena supervenkis la rivalon dortmundan per 2-1. Tiamaniere, la dekunuopo ruĝa ĉampioniĝis ĉe l' Ligo de Ĉampionoj de UEFA la kvinan fojon.

Futbalo: Boca Juniors k-aŭ River Plate

En la ĉefurbo de Argentino, La teamoj bonaeraj egaliĝis per 1-1. La tiel nomata "Superclásico" estas matĉo tre atendita de la ŝatantaroj de ambaŭ kluboj.

Futbalo: FC Barcelona k-aŭ FC Bayern München

En la ĉefurbo de Katalunio, La teamo munkena supervenkis la rivalon barcelonan per 3-0, dank' al goloj de Arjen Robben, Gerard Piqué kaj Thomas Müller.

Futbalo: Braga k-aŭ Manchester United

En Portugalio , la teamo manĉestra supervenkis la rivalon bragan per 3-1, dank' al goloj de Robin van Persie, Wayne Rooney kaj Javier Hernández. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Siro Alex Ferguson atingis deksesonfinalon de l' prestiĝa turniro eŭropa. Video »

MotoGP: Granda Premio de Aŭstralio

Casey Stoner de Honda venkis en la kurejo de Filipinsulo. La aŭstraliana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' paro de Yamaha , la hispano Jorge Lorenzo kaj la brito Cal Crutchlow. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO