Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Svislando

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 873

de Universala Esperanto-Asocio La 21-a de majo estas deklarita de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Tago de Teo. Post akvo la plej ofte uzata trinkaĵo en la mondo estas teo. Te-rikolto kaj -produktado povas esti la plej grava vivrimedo por pluraj neriĉaj familioj en multaj landoj. Te-industrio provizas formalan laboron por multaj homoj, inkluzive signife multe da virinoj, en urboj kaj vilaĝoj, kio gravas des pli en foraj malriĉaj regionoj. Krom tio, estas science pruvite, ke teo danke al kontraŭinflama kaj antioksidanta ecoj estas utila por sano: bonkvalita teo helpas por bona funkciado kaj kondiĉo de digesta sistemo, koro, haŭto, renoj kaj dentoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 860

de Universala Esperanto-Asocio La ekspluato de la timoj ligitaj al la KOVIM-19 fare de grupoj kaj de politikistoj, por kulpigi la minoritatojn, rezultigas alarmigan kreskon de parolaj kaj fizikaj misagoj kontraŭ ĉinoj kaj aliaj minoritatoj, el kiuj multaj estas ekskluditaj de alireblo al sanprizorgado kaj al informoj pri la pandemio, deklaris eksperto de UN pri rajtoj.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 859

de Universala Esperanto-Asocio La 31-a de marto 2020 markas la 100-jariĝon de la morto de Hector Hodler. Tiu svisa esperantisto, kiu estis fondinto de UEA kaj motoro de la revuo Esperanto, sendube estas inter la plej gravaj laborintoj por nia afero. De la junulara agado ĝis bestoprotektado kaj la pacproblemo, de la nasko de pluraj iniciatoj ĝis la vasta kunordigo de la movado, sennombraj estis la kontribuoj de Hodler, kies vivo estis signifoplena por Esperanto. Omaĝe al li la aprila numero de la revuo estas libere elŝutebla ĉe UEA .

Svislando: Ebolo mortigis tri milojn da homoj

Laŭ freŝa raporto far la Monda San-Organizo , la menciita viruso, kiu disvastiĝas plu en Okcidenta Afriko, rezultigis morton de tiom da personoj, kaj infektiĝon de pli ol 6.000. Video »

Futbalo: Anglio k-aŭ Svislando

En Bazelo, La teamo blanka supervenkis la rivalon ruĝan per 2-0, dank' al goloj de Danny Welbeck. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Roy Hodgson regas la grupon D ĉe l' kvalifiko je l' Eŭro 2016. Video »

Svislando: Tutmondaj fakuloj parolas pri Ebolo

En Ĝenevo, la Monda San-Organizo starigas renkontiĝojn por pritrakti kiel kontraŭbatali la menciitan viruson, kiu jam mortigis preskaŭ 900 homojn ekde februaro en Gvineo, Liberio, Siera-Leono kaj Niĝerio. Video »

Futbalo: Argentino k-aŭ Svislando

La teamo sudamerika supervenkis la rivalon eŭropan per 1-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Alejandro Sabella ludos kvaronfinalon en Braziljo. Video »

Futbalo: Honduro k-aŭ Svislando

La teamo eŭropa supervenkis la rivalon mezamerikan per 3-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Ottmar Hitzfeld ludos okonfinalon post atingi la duan pozicion siagrupe. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO