Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Kolombio

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 948

de Universala Esperanto-Asocio En 2020, kunlabore kun Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kaj TEJO, UEA inaŭguris retan Esperanto-kurson por hispanparolantoj. Al ĝi aliĝis 672 homoj el 26 landoj kaj 51 volontulaj instruistoj. La kurso estis plene senpaga por ĉiuj. Laŭ la uzita metodo lernantoj dividiĝis en etaj grupoj, kiuj interŝanĝis dum entute pli ol 320 sesioj. Fine de la kurso okazis ekzameno, kiu certigis ĉu partoprenintoj bone lernis kaj sukcesis atingi bazan nivelon de la lingvo post nur du monatoj. Kvankam la agado okazis kadre de la Amerika Komisiono de UEA, ankaŭ homoj el Hispanio partoprenis. Kaj kvankam la agado okazis pere de la hispana, ankaŭ okazis reklamoj en la gvarania kaj partoprenis instruistoj el nehispanparolantaj landoj, kiel Brazilo kaj Usono.

Futbalo: Brazilo k-aŭ Kolombio

La teamo verdoflava supervenkis la rivalon flavan per 2-1. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Luiz Felipe Scolari ludos semifinalon en Bel-Horizonto. Video »

Futbalo: Kolombio k-aŭ Urugvajo

La teamo flava supervenkis la rivalon helbluan per 2-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Pekerman ludos kvaronfinalon en Fortalezo. Video »

Futbalo: Japanio k-aŭ Kolombio

La teamo sudamerika supervenkis la rivalon azian per 4-1. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de José Pekerman ludos okonfinalon post atingi la unuan pozicion siagrupe. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO