Skip to main content

Posts

Showing posts with the label Ĉeĥio

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 1.009

de Universala Esperanto-Asocio En 2022 UEA memoras 100 jarojn da ĉeesto kaj sopiras pro 10 jaroj de la forpaso de Eli Urbanová. Ĉeĥa poetino, kiu per multo kontribuis al la Esperanta literaturo, Eli Urbanová naskiĝis la 8-an de februaro 1922, antaŭ 100 jaroj, kaj forpasis la 20-an de januaro 2012, antaŭ 10 jaroj. Ŝi tamen estis tia verkistino, kiu per sia talento poreterne ĉeestos inter ni.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 961

de Universala Esperanto-Asocio La Somera Esperanto-Studado (SES) estas semajna internacia lernejo de Esperanto por komencantoj kaj progresintoj, kun riĉa instrua kaj distra programo. Ĉi-jare SES okazas virtuale, de la 2-a ĝis la 11-a de julio, sub aŭspicio de UEA. La malfermo okazos la 2-an de julio, je la 17:30 UTC, kun partopreno de la prezidanto de UEA, Duncan Charters. Ankoraŭ eblas aliĝi.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 906

de Universala Esperanto-Asocio La Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) estas la plej grava memstara evento pri la uzo de Esperanto por sciencaj kaj fakaj celoj. La unua KAEST (sub la nomo AEST) okazis en 1978, organizita de ĉeĥaj Esperantistoj. Ekde 2010 ĝin organizas E@I, kiu kunrealigis kun UEA kaj Vinilkosmo la sukcesan Virtualan Kongreson de Esperanto (VK), al kiu plu eblas aliĝi (vk.mondafest.net) por ĝui la ekskluzivan enhavon, ĝis la 20-a de septembro.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 829

de Universala Esperanto-Asocio La 27-an de septembro 2019 (je la 19:00 CEST, 17:00 UTC) la Nacia Teatro de Prago eksurscenigis la operon Sternenhoch kadre de la Internacia Teatra Festivalo en Nitro (de la 27-a de septembro ĝis la 2-a de oktobro 2019). La prezentaĵo estas rete vivelsendata kun subtekstoj en la ĉeĥa, la angla kaj aliaj lingvoj. La premiero de tiu ĉi versio okazis la 7-an de aprilo 2018 ĉe la Nacia Teatro en Prago, Ĉeĥio, kaj ĝi estas la unua komplete esperantlingva lirika opero.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 808

de Universala Esperanto-Asocio La 15-an de junio 2019 forpasis 97-jara D-ro Josef Kavka, sciencisto, geologo-petrologo, honora membro de ĈEA, UEA kaj ISAE, multjara redaktoro de Scienca Revuo kaj Geologio Internacia, aŭtoro de multaj fakaj artikoloj esperantlingvaj kaj ĉeĥlingvaj. Plena artikolo »

MotoGP: Granda Premio de Ĉeĥio

Dani Pedrosa de Honda venkis en la kurejo de Bruno. La hispana motorciklisto estas akompanita en la podio de l' paro de Yamaha , la hispano Jorge Lorenzo kaj la italo Valentino Rossi . Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO