Skip to main content

Argentino: Macri estas la nova prezidento

23/11/2015 | MONDO » La 22-an de novembro, laŭ rezulto de l' dua-raŭnda voĉdonado de l' tiulanda elektado, Mauricio Macri (Cambiemos) akiris 51,4% da voĉoj, dum lia rivalo Daniel Scioli (Frente para la Victoria) 48,6%. Tiamaniere, la nuna urbestro de Bonaero iĝos prezidento de Argentino ekde la venonta 10-a de decembro.

Macri naskiĝis en Tandilo la 8-an de februaro 1959. Filo de l' itala magnato Francesco Macri, li diplomiĝis kiel civila inĝeniero ĉe l' Katolika Universitato de Argentino. En 1985, li ĉeestis ankaŭ mallongajn kursojn ĉe Columbia Business School, Wharton Business School kaj la loka Universitato CEMA.

En 1992 li iĝis la vicprezidanto de Sevel (tiama licencita fabrikanto de aŭtomobiloj Fiat kaj Peugeot en Argentino, kaj parto de liapatra holdingo, la Grupo Socma), grimpante al la prezidanteco en 1994.

Li estis dum 12 jaroj (1995-2007) la prezidanto de l' sportklubo Boca Juniors.

En 2003 li fondis la partion Compromiso para el Cambio (kiu en 2005 aliĝis al alianco PRO, kiu ekde 2015 aliĝis al koalicio Cambiemos). Li estis ŝtata deputito por la urbo Bonaero inter 2005 kaj 2007. Ekde 2007 li estas urbestro de Bonaero, posteno por kiu li estas reelektita en 2011.

La jaron 2014, Macri estis Alta Protektanto de l' 99-a Universala Kongreso de Esperanto.

Plejfreŝe

Esperantujo: "La danĝera lingvo"

"La danĝera lingvo" estas historia studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto ekde 1887, verkita de Ulrich Lins.

Rusio: Ĵurnalistino atakita pro surhavi "okcidentaĵon"

08/10/2014 | MONDO » Anna Ratafyeva diris, ke ŝi estas atakita en la moskva metroo de maljuna sinjorino, kiu frapis ŝian vizaĝon pro tio, ke ŝi surhavis vestaĵon pri la bildstria hundo Snoopy kunportanta flagon de Britio , konsiderata ero de l' Okcidento. Video »

Brazilo: Okazos dua prezidenta balotado

La 5-an de oktobro, laŭ rezulto de l' unua-raŭnda voĉdonado de l' tiulanda elektado, la nuna prezidentino Dilma Rousseff akiris 42% da voĉoj, dum la kandidato de Brazila Sociala Demokratia Partio Aécio Neves 34%. Tiamaniere, la du politikistoj eniros en la duan balotadon okazontan la 26-an de oktobro. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO