En julio aperis "Bildvortaro en Esperanto" kiu tuj komencis furori. De la longe atendata verko en la unua tago vendiĝis pli ol 70 ekzempleroj kaj 34 personoj spontanee publikigis informon pri la apero en sia Facebook-paĝo.
"Bildvortaro en Esperanto" estas 800-paĝa verkego kun pluraj miloj da terminoj kaj bildoj pri ilia aspekto. La nuna eldono estas bazita sur la iama eldono de Rüdiger Eichholz, kiu siavice estis bazita sur la 2-a eldono de la fama bildvortaro de la germana eldonejo Duden. La nova versio estas adapto de la 6-a eldono de la vortaro de Duden, kaj pro tio estas multe pli ampleksa. 25% de la nunaj terminoj jam aperis en la adapto de Eichholz; la cetero estis aldonita de la prizorgantoj de la nova versio, la konataj vortaristoj Petro Desmet' kaj Jozefo Horváth.
La verko estas fortike bindita kaj enhavas multajn kolorajn desegnaĵojn. La prezo en retbutiko.net estas EUR 38,00 plus afranko.
Video »