"La danĝera lingvo" estas historia studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto ekde 1887, verkita de Ulrich Lins.
La unua versio aperis en 1973, kiel broŝuro eldonita malgrandkvante ĉe la eldonejo L' omnibuso en Kioto. Tiu unua verko aperis unu jaron poste kiel ĉapitro 21 en la ampleksa libro "Esperanto en perspektivo".
La libro priskribas problemojn kun cenzuro, kiujn devis fronti Zamenhof antaŭ publikigo de sia verko, kaj suspektojn de ĉiuj reĝimoj, ke Esperanto estas lingvo de iliaj malamikoj.
Komence de la 1920-aj jaroj okupiĝis pri Esperanto eĉ Ligo de Nacioj, sed ĉefe kelkaj francaj politikistoj, dezirantaj, ke ilia lingvo restos la ĉefa komunikilo en la diplomatio, estis kontraŭ Esperanto.
Pli detale estas priskribitaj persekutoj en la hitlera Germanio kaj precipe en la stalinisma Sovetunio kaj en ĝiaj satelitoj post la dua mondmilito, kie la persekutoj post la unuaj malpermesoj kaŭzis disvolviĝon de la movado.
Video »