Skip to main content

Futbalo: FC Barcelona k-aŭ FC Bayern München

En la ĉefurbo de Katalunio, La teamo munkena supervenkis la rivalon barcelonan per 3-0, dank' al goloj de Arjen Robben, Gerard Piqué kaj Thomas Müller.

Antaŭ semajno, la dekunuopo ruĝa estis venkinta super la hispanoj per 4-0 je l' unua matĉo semifinala, do la entuta rezulto estas 7-0 favore al la germanoj.

Tiamaniere, Bayern München atingis la finalon de l' Ligo de Ĉampionoj de UEFA kaj kontraŭludos Borussia Dortmund-on, kiu siavice iris en finalon malgraŭ malvenko hieraŭa kontraŭ sia rivalo Real Madrid.

La munkenanoj kaj dortmundanoj partoprenos la unuan tutgermanan finalon de l' historio de l' prestiĝa turniro eŭropa. Tiu matĉo estos ludita la 25-an de majo en la stadiono Wembley en Londono, Britio.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 832

de Universala Esperanto-Asocio La julio-septembra numero de Unesko-Kuriero estis publikigita okaze de la Pinta Kunveno de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Agado (la 23-an de septembro 2019) kaj de la 25-a sesio de la Konferenco de la Partioj pri Klimata Ŝanĝo en Santiago, Ĉilio. Ĝi estas elŝutebla ĉe Unesko-retejo .

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 847

de Universala Esperanto-Asocio Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 824

de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO