28/06/2012 | SPORTO » "La plej granda daŭre estas River Plate", tiel komenciĝas la kanzono. Finfine kaj post unu jaro en la dua, la bonaera klubo supreniris en la unuan. La teamo supervenkis sian rivalon Almirante Brown per du goloj kontraŭ neniuj en la stadiono Monumental per goloj de David Trezeguet; ĝi estas nun ĉampiono de la Dua Ligo. Per sia venko, ĝi atingis la supreniron sendepende de aliaj rezultoj.
Dum malbona unua tempo, la dekunuopo estrata de Matías Almeyda faris malmulte por gajni la tri poentojn kiuj permesus la teamon atingi la Unuan Ligon. River iris en vestoĉambrojn havante grandan kulpon pro la taskoj nefiniĝintaj.
Je la 49-a minuto, venis la golo trankviliga. Kunlaborado inter Trezeguet kaj Rogelio Funes Mori rezultigis la golon arĝentriveran fare de la francargentinano Trezeguet.
River povis sekurigi la matĉon je la 83-a minuto, kiam Trezeguet maltrafis punfrapon. Sed la atakisto havis sian duan oportunon. Kiam la matĉo estis mortanta, Trezeguet tuŝis la pilkon per sia dekstra piedo en golejon.
Kiam la arbitraciisto Alejandro Toia fajfis por la matĉofino, River konsciis ke la 363-taga koŝmaro estiĝis jam fininta. Almeyda eksplodis kaj malŝarĝis tiom da angoro kontrolita. Ĉar "lia" River Plate iĝis ĉampiono kaj tiamaniere atingis la Unuan Ligon.
Video »