Skip to main content

Aŭstralio: Ribelo en detenloko por migrantoj

11/11/2015 | MONDO » La 9-an de novembro, agitado okazis en la detenloko de Kristnaskinsulo, konata pro ties nehumanaj kondiĉoj.

La detenejo estis scenejo de perforta ribelo, kiu ŝajne komenciĝis per kolera movado de iranaj malliberuloj post la morto de iu el ili, kiu provis fuĝi.

Incendioj, muroj kaj bariloj detruitaj: la movado rapide disvastiĝis ĉar, laŭ malliberulo pridemandita de l' ĵurnalo The Guardian, "latenta streĉo ekzistis" inter kelkaj membroj de la personaro de Serco - privata entrepreno, kiu mastrumas la detenlokon por azilpetantoj je l' nomo de l' aŭstralia ŝtato - kaj malliberuloj, ĉar "multaj el ili estas perforte traktitaj".

La detenloko fariĝis "neeltenebla", atestis pluraj malliberuloj, kaj ĉiuj ŝajne timas la reprezaliojn, pri kiuj ili suferos fare de l' urĝa skipo de Serco, ekde ĝia reveno.

Plejfreŝe

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 467

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Ni ĝojas prezenti al vi la novelektitan estraron de TEJO por la mandato 2020-2021. Plena artikolo »

Futbalo: Honduro k-aŭ Svislando

La teamo eŭropa supervenkis la rivalon mezamerikan per 3-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Ottmar Hitzfeld ludos okonfinalon post atingi la duan pozicion siagrupe. Video »

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO