Skip to main content

Ganao: La lando forigos la anglan kiel lernejan instrulingvon

21/10/2015 | KULTURO » La ministro pri edukado en Ganao lastatempe anoncis, ke oni baldaŭ forigos la anglan kiel la instrulingvon en lernejoj. Laŭ novaĵraporto anglalingva, la ministro, P-ino Jane Naana Opoku-Agyemang, plejparte kulpigas la lernejan instrulingvon por la nekapablo de la edukitaj klasoj evoluigi la nacion. "Kiam ni forigos [la anglan kiel la instrulingvon] ni ŝanĝos la landon", ŝi deklaris.

Komparante la eduksistemojn de Sud-Koreio kaj Ganao, ŝi rimarkis, ke "ĉar la koreoj estis instruitaj en lingvo kiun ili komprenis, la edukado progresis; ĉar ni instruas niajn infanojn en lingvo kiun ili eĉ ne komprenas, ni malhelpas ilin".

La ministro ŝajne diris nenion pri la lingvo(j) kiu(j) anstataŭigos la anglan. La datumbazo Ethnologue listigas 81 lingvojn por Ganao. La angla estas la oficiala lingvo. La ĉefa laborlingvo en la lando estas la akana.

Plejfreŝe

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Libio: Ŝipo dronis en maro

Proparolanto de l' tiulanda mararmeo diris, ke veturilo kunportanta pli ol 200 neleĝajn migrantojn sinkis je 60 kilometroj for nordoriente de Tripolo, ĉefurbo de Libio. Video »

Futbalo: River revenas al la Unua Ligo argentina

28/06/2012 | SPORTO » "La plej granda daŭre estas River Plate ", tiel komenciĝas la kanzono. Finfine kaj post unu jaro en la dua, la bonaera klubo supreniris en la unuan. La teamo supervenkis sian rivalon Almirante Brown per du goloj kontraŭ neniuj en la stadiono Monumental per goloj de David Trezeguet; ĝi estas nun ĉampiono de la Dua Ligo. Per sia venko, ĝi atingis la supreniron sendepende de aliaj rezultoj.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO