Skip to main content

Esperantujo: Propono prifesti la Zamenhof-datrevenon progresas ĉe Unesko

09/10/2015 | ESPERANTO » Komence de ĉi tiu jaro Pollando proponis al Unesko, ke ĝia Ĝenerala Konferenco envicigu la 100-an datrevenon de la morto de L.L. Zamenhof (1859-1917) inter tiujn, kies prifestadon la Scienca, Eduka kaj Kultura Organizaĵo de UN aŭspicios en la periodo 2016-2017. La pola propono ricevis apogon de Germanio kaj Slovakio.

Intertempe la Ĝenerala Direktoro de Unesko konstatis, ke la propono plenumas la kriteriojn por la datrevenoj, kiujn la organizaĵo povas aŭspicii, aŭ - laŭ la oficiala esprimo - kun kiuj ĝi povas esti asociita. Sekve, la Plenumkomitato decidis transdoni la proponon al la Ĝenerala Konferenco, kiu okazos en Parizo de la 3-a ĝis la 18-a de novembro 2015. Ĝia akcepto signifus duan rekonon de Unesko al la kreinto de Esperanto post la festado de lia 100-a naskiĝdatreveno, kiam Unesko proklamis lin unu el la grandaj personecoj de la homaro.

Plejfreŝe

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Rusio: Miloj da homoj omaĝas Nemtsov-on

La 1-an de marto, en Moskvo, la ĉefurbo tiulanda, pli ol 70.000 personoj omaĝis la politikiston Boris Nemtsov, kiu pasintvendredon estas pafmurdita tiuurbe. Video »

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO