Skip to main content

Esperantujo: Komitatanoj de TEJO volas eksigi la estraron

21/09/2015 | ESPERANTO » Du komitatanoj de TEJO formale proponas, ke la novelektita estraro de la asocio estu eksigita kaj okazu novaj elektoj. Laŭ la proponantoj la ĵusaj elektoj en Visbadeno okazis en malbona etoso kaj la komitato nun estas dividita.

Dum la Internacia Junulara Kongreso en Visbadeno, Germanio, estis elektita nova estraro kaj prezidanto de TEJO. La elekta komisiono de TEJO proponis, ke Łukasz Żebrowski restu prezidanto de la asocio, sed anstataŭ li estis elektita Michael Boris Mandirola.

Kiel unu argumenton por la ŝanĝo de prezidanto oni dum la komitata kunsido en Visbadeno menciis, ke laŭ proponata nova statuto de TEJO prezidanto ne rajtu esti elektita por pli ol du sinsekvaj periodoj. Łukasz Żebrowski jam prezidis la asocion dum du periodoj.

Komitatanoj Vít Guglielmo Mišurec kaj Romualda Jeziorowska atentigas, ke la reguloj de la nova statuto ankoraŭ ne validas, sed tamen estis uzitaj kiel argumento por ne reelekti Łukasz Żebrowski. Krome ili trovas, ke la limigo de la oficperiodoj aperis en la projekto de nova statuto en suspektinda maniero.

La propono de nova statuto de TEJO estis preparita de komisiono starigita de la komitato de UEA, kaj kiam tiu propono estis prezentita dum la Universala Kongreso en Lillo, en ĝi estis nenia mencio pri limigoj de oficperiodoj de la prezidanto. Tiu mencio aperis poste, kiel ŝanĝo enkondukita de dumkongresa laborgrupo. En tiu laborgrupo membris Michael Boris Mandirola, kiu mem poste estis elektita nova prezidanto de TEJO, kaj Veronika Poór, kiu subtenis la kandidatiĝon de Michael Boris Mandirola.

Plejfreŝe

MotoGP: Granda Premio de Nederlando

En la Granda Premio de Nederlando sur la kurejo de Assen, Casey Stoner venkis la konkurson antaŭirante Daniel Pedrosa -n (en dua pozicio) kaj Andrea Dovizioso-n (en tria pozicio).

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 970

de Universala Esperanto-Asocio La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguĉi. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi, la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 1.000 eŭroj kaj estiĝis de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO