Skip to main content

Esperantujo: Fina statistiko de Lillo

28/08/2015 | ESPERANTO » Laŭ la definitiva statistiko, al la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo aliĝis 2.698 kongresanoj el 80 landoj. Sekve ĝi fariĝis la plej granda UK de post tiu en Berlino en 1999, kiu altiris 2.712 aliĝintojn. En la historia statistiko de ĉiuj UK-oj, Lillo atingis la 14-an lokon, tuj post Berlino. La nombro de landoj (80) estas rekorda.

Kvarono de la aliĝintoj, sume 724, venis el la kongreslando Francio. Kun 200 aliĝintoj la duan lokon okupis Germanio. Pli ol 100 aliĝojn liveris ankaŭ Japanio (171), Brazilo (124) kaj Pollando (115), sekvataj de Belgio (95), Ĉinio (95; inkluzive de 1 el Honkongo kaj 6 el Tajvano) kaj Italio (89).

Kun minimume 20 kongresanoj reprezentiĝas en la statistiko Nederlando (79), Britio (59), Korea Respubliko (57), Hispanio (56), Rusio (51), Svislando (50), Ĉeĥio (49), Hungario kaj Usono (po 48), Danio (43), Finnlando (41), Litovio kaj Svedio (po 38), Irano (28), Kanado, Meksiko kaj Slovakio (po 26), Norvegio (22) kaj Ukrainio (20).

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 847

de Universala Esperanto-Asocio Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Rusio: Diskuto inter Putin kaj Poroshenko

La 3-an de septembro, la rusa prezidento telefone konversaciis kun sia ukraina paralelulo. Ili diskutis pri la situacio en Ukrainio kaj interŝanĝis opiniojn pri rimedoj, necesaj por rapide fini la konflikton oriente de tiu lando. Video »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 826

de Universala Esperanto-Asocio La Estraro de UEA ĵus unuanime aprobis la konsiston de la nova Afrika Komisiono de UEA, por la periodo 2019-2022. La propono venis de la estrarano de UEA por Afriko, Jeremie Sabiyumva, post akcepto de kandidatiĝoj kaj konsultiĝo kun plurjaraj aktivuloj ekster kaj en la kontinento. La komisionanoj laboros ne por siaj landoj, sed por la tuta kontinento, kun la celo unuigi Esperantistojn kaj plifortigi la movadon en Afriko. Ĉirkaŭ la Afrika Komisiono estas pluraj aktivuloj, kiuj rolos kiel konsilantoj de la komisiono. Substrekindas, ke la komisiono zorgos pri la regula apero de la informbulteno Esperanto en Afriko kaj pri okazigo de la trijara Afrika Kongreso de Esperanto, kies sepa eldono okazos inter la 21-a kaj 27-a de decembro 2019. Plena artikolo »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO