Skip to main content

Esperantujo: 6-a Afrika Kongreso de Esperanto okazos en Burundo en 2016

31/08/2015 | ESPERANTO » Konforme kun decidoj faritaj en la 5-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE), la 6-a AKE okazos en Burundo en 2016. Same kiel ĉiu antaŭa AKE, ankaŭ ĝi estos organizata de la Afrika Komisiono de UEA kunlabore kun la landa Esperanto-asocio (ANEB) kaj lokaj aktivuloj en Burundo.

La Estraro de UEA atentigas, ke la uzo de la titolo "6-a AKE" por la aranĝo anoncita por la fino de 2015 ne havas aprobon de la Afrika Komisiono de UEA nek de la Estraro de UEA. Ĉar laŭ la provizoraj informoj ĝi havos indan enhavon, ĝia preparado kompreneble rajtas pluiri kaj UEA ankaŭ povos helpi diskonigi ĝin, sed ne sub tiu nomo.

Plejfreŝe

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 467

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Ni ĝojas prezenti al vi la novelektitan estraron de TEJO por la mandato 2020-2021. Plena artikolo »

Futbalo: Honduro k-aŭ Svislando

La teamo eŭropa supervenkis la rivalon mezamerikan per 3-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Ottmar Hitzfeld ludos okonfinalon post atingi la duan pozicion siagrupe. Video »

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO