Skip to main content

Usono: Ku-Kluks-Klano manifestacios por konservado de l' Konfederacia Flago

08/07/2015 | MONDO » Suda Karolino permesis al frakcio tiuklana, ke ĝi protestu, la 18-an de julio, kontraŭ la elpreno de l' flago de la Konfederaciitoj el la esplanado de l' Subŝtata Domo.

"Se vi estas blanka kaj fiera, kuniĝu kun la kolektiĝo. Savu nian teron, kuniĝu kun la Klano", admonas frakcio de Ku-Kluks-Klano ĉe sia voĉmesaĝilo. Tiu frakcio, kiu nomiĝas "Loyal White Knights" ("Fidelaj Blankaj Kavaliroj"), kolektiĝas ĉe l' Kapitolo de Suda Karolino por subteni la Konfederacian Flagon", raportas la usona ĵurnalo New York Daily News.

Multaj voĉoj aŭdiĝas nelge, postulante elprenon de la flago el la esplanado de l' Subŝtata Kapitolo. La respublika guberniestrino tiusubŝtata, Nikki Haley, tiel denuncis la 22-an de junio "simbolon, kiu dividas". La Subŝtata Parlamento povus voĉdoni favore al la elpreno de l' flago, post pluraj semajnoj.

Plejfreŝe

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Rusio: Miloj da homoj omaĝas Nemtsov-on

La 1-an de marto, en Moskvo, la ĉefurbo tiulanda, pli ol 70.000 personoj omaĝis la politikiston Boris Nemtsov, kiu pasintvendredon estas pafmurdita tiuurbe. Video »

Norvegio: Norda brilo filmitas

31/12/2014 | MONDO » La 29-an de decembro, en Tromso, oni kaptis momenton kiam videblis polusa lumo. Tiu fenomeno ekestas kie partikloj de l' suna vento povas - ne ŝirmitaj de l' tera magnetkampo - eniri la teran atmosferon kaj kolizii tie kun partikloj. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO