Skip to main content

Francio: La Konstanta Tribunalo de Popoloj enketas pri nova flughaveno

17/07/2015 | MONDO » "La lukto varmiĝu, ne la klimato!", tio estis la agadvorto de la somera kolektiĝo organizita en Nia Sinjorino de Landeo la 11-an kaj 12-an de julio fare de l' kunordigaĵo de la opoziciuloj al la projekto de flughaveno tiukomunuma.

15.000 personoj kolektiĝis sur la areo, por debatoj, forumoj kaj rondotabloj.

La Konstanta Tribunalo de Popoloj estas opinitribunalo, kiu inspiriĝas de l' Tribunalo Russell, fondita en 1966 de Jean-Paul Sartre kaj Bertrand Russell en la celo denunci la militkrimojn de Usono en Vjetnamio. Ĝi komunikas neniun devigan decidon. "Tamen morala kondamno fare de ĝi, kontraŭ la respondeculoj kaj defendantoj de 'grandaj projektoj neutilaj kaj truditaj', emfazus (...) la atencojn kontraŭ rajtoj de la popoloj, kiujn ili kaŭzas", opinias la kunordigaĵo de opoziciuloj al la flughaveno.

Plejfreŝe

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 815

de Universala Esperanto-Asocio La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj. Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes. Plena artikolo »

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 847

de Universala Esperanto-Asocio Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Rusio: Diskuto inter Putin kaj Poroshenko

La 3-an de septembro, la rusa prezidento telefone konversaciis kun sia ukraina paralelulo. Ili diskutis pri la situacio en Ukrainio kaj interŝanĝis opiniojn pri rimedoj, necesaj por rapide fini la konflikton oriente de tiu lando. Video »

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO