de Universala Esperanto-Asocio La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguĉi. Spegule al la ideoj de Zamenhof kaj Deguĉi, la premio celas honori tiujn, kiuj pleje kontribuas al la realigo de la bazaj celoj de UEA. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 1.000 eŭroj kaj estiĝis de fonduso proponita kaj starigita de Esperanto-Propaganda Asocio de Oomoto (EPA), faka organizaĵo en kunlaboraj rilatoj kun UEA.