de Universala Esperanto-Asocio La 19-an de septembro la Komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK) diskonigis la rezultojn de la 72-a okazigo en premifesto elsendita pere de la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva. La BK-feston kungvidis Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) kaj Miguel Fernández, respektive Sekretario kaj Prezidanto de la Belartaj Konkursoj. En la BK partoprenis absolute rekorda nombro de 186 verkoj el la 5 kontinentoj.
de Universala Esperanto-Asocio UEA bonvenigas kaj subtenas la Helsinki-iniciaton por plurlingveco en la scienca komunikado, kiu pledas por lingva diverseco en gravaj terenoj de scienca agado: disvastigo de esplorrezultoj, nacia kaj nacilingva publikigo de loka esplorado, kaj pritraktado kaj sponsorado de esplorado. Plena artikolo »