En Florido, la serba tenisisto Novak Đoković supervenkis la skotlandan Andy Murray per 7-5 kaj 6-3. Venontmatĉon, la venkinto kontraŭludos la japanan Kei Nishikori.
de Universala Esperanto-Asocio La Premion Onisaburo Deguĉi UEA starigis en la Jubilea Jaro 1987 per kapitalo donacita de Oomoto. Ĝi distingas meritajn agantojn, kiuj longtempe laboras per Esperanto, por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de D-ro Zamenhof kaj la instruoj de Onisaburo Deguchi. Ĝi konsistas el diplomo kaj monsumo de 2.000 eŭroj. Per decido de la Estraro de UEA, Premio Deguĉi de la jaro 2019 estas aljuĝita al Heidi Goes. Plena artikolo »
de Universala Esperanto-Asocio Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.
de Universala Esperanto-Asocio La stabo de la Centra Oficejo de UEA kaj TEJO invitas vin al la 51-a Malferma Tago, kiu okazos sabate, la 30-an de novembro 2019, de la 10-a ĝis la 17-a horo en la CO de UEA kaj TEJO en Roterdamo ĉe Nieuwe Binnenweg 176. La evento estas registrita en Eventa Servo kaj en Facebook . Plena artikolo »