En la stadiono de Wembley en Londono, la teamo munkena supervenkis la rivalon dortmundan per 2-1. Tiamaniere, la dekunuopo ruĝa ĉampioniĝis ĉe l' Ligo de Ĉampionoj de UEFA la kvinan fojon.
La golojn de Bayern München faris Mario Mandžukić kaj Arjen Robben, dum la provizoran egaliĝon de Borussia Dortmund atingis İlkay Gündoğan perpunfrape.
La nederlandano Robben obtenis la gajnigan golon je la 89-a minuto, tiel haviginte kompenson al siateama subtenantaro por la punfrapo kiun li pasintjare eraris malpermesinte al Bayern München supervenki la tiaman rivalon Chelsea ĉe l' finalo de l' Ligo de Ĉampionoj.
La munkenanoj kaj dortmundanoj partoprenis la unuan tutgermanan finalon de l' historio de l' prestiĝa turniro eŭropa.
Video »