En la ĉefurbo de Argentino, La teamoj bonaeraj egaliĝis per 1-1. La tiel nomata "Superclásico" estas matĉo tre atendita de la ŝatantaroj de ambaŭ kluboj.
Manuel Lanzini de River Plate golis je la 43-a sekundo de ludado, dum Santiago Silva atingis la egaliĝon 37 minutojn poste.
Tiamaniere, River Plate estas je 4 poentoj el Lanús, la regantoj de l' ĉampionado nacia. Alimane, Boca Juniors staras je l' 18-a pozicio.
Antaŭ kelkaj tagoj, la dekunuopo bluoflava estis venkinta super Corinthians per 1-0 je l' unua matĉo okonfinala de l' Pokalo Libertadores en la stadiono de Boca. La dua matĉo okazos la 15-an de majo en San-Paŭlo, Brazilo.