En la Granda Premio de Nederlando sur la kurejo de Assen, Casey Stoner venkis la konkurson antaŭirante Daniel Pedrosa-n (en dua pozicio) kaj Andrea Dovizioso-n (en tria pozicio).
Tiu ĉi lasta akiris la podion preterpasante la usonan piloton Ben Spies en la lasta rondiro. En kvina pozicio lokiĝis Crutchlow antaŭ Hayden kaj Barbera. Kompletigas la liston de la unuaj dek De Puniet (oka), Pirro (naŭa) kaj finfine Pasini (deka).
Nur la 13-an pozicion akiris Valentino Rossi, kaŭze de haltigo en la remizo por la ŝanĝo de la malantaŭa pneŭo. Eksterkuren iris Jorge Lorenzo jam en la komenco de la kuro, terenĵetite de Álvaro Bautista. Ĉi-maniere Stoner kaj Lorenzo kunpartigas la unuan pozicion en klasifiko kun 140 poentoj.
La venonta kuro okazos la 8-an de julio en Germanio sur la kurejo de Sachsenring.
Video »