Jorge Lorenzo venkas sian kvinan jaran konkurson sur la kurejo de Mugello, Italio. Startinte el la dua loko, li jam en la unua rondiro sukcesis preterpasi Daniel Pedrosa-n kaj restis preter ĉiuj ĝis la fino de la kuro.
En la konkludo Pedrosa obtenis la duan lokon de la podio kaj Dovizioso la trian post longa lukto kun Bradl (kvara) kaj Rossi (kvina).
Malbona estis la kuro de Casey Stoner, kiu startis el la kvina pozicio, sed ruinigis sian konkurson sekve de eksterkurejirado, kaj tial finiĝis nur en la oka loko.
Nuntempe Lorenzo regas la klasifikon per 185 poentoj kun distanco de 19 poentoj sur Pedrosa kaj 37 sur Stoner.
La venonta konkurso disvolviĝos en Usono la 29-an de julio en Laguna-Seko.
Video »