Skip to main content

Brazilo: "La Eta Princo", eterne disvendata

"La Eta Princo", de Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944), jam disvendiĝis laŭ pli ol 4 milionoj de kopioj en Brazilo kaj restas ĉiam inter la 10 plej vendataj libroj en ĝia kategorio en la lando, konkerinta la 8-an pozicion en 2011. En la mondo, estas 150 milionoj da venditaj specimenoj kaj tradukita al pli ol 160 lingvoj, inter ili Esperanto. Libro kiu vendiĝas per si mem, kio estas ankoraŭ pli admirinda.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 847

de Universala Esperanto-Asocio Pere de Fondaĵo "Partoprenu UK-on" UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Montrealo, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝado-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi.

Esperantujo: Gazetaraj Komunikoj de UEA n-ro 980

de Universala Esperanto-Asocio La 19-an de septembro la Komisiono de la Belartaj Konkursoj de UEA (BK) diskonigis la rezultojn de la 72-a okazigo en premifesto elsendita pere de la kanalo de UEA ĉe YouTube, UEAviva. La BK-feston kungvidis Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) kaj Miguel Fernández, respektive Sekretario kaj Prezidanto de la Belartaj Konkursoj. En la BK partoprenis absolute rekorda nombro de 186 verkoj el la 5 kontinentoj.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO