Skip to main content

Futbalo: En la Olimpikstadiono de Kievo (Ukrainujo) Italujo supervenkis Anglujon perpunfrapade kaj iras en semifinalon de l' Eŭro 2012

25/06/2012 | SPORTO » La teamoj egaliĝis dum kaj la 90 minutoj kaj post la duono da horo de kromperiodo, tamen la bluaj ĉiam meritis venkon kiun finfine ricevis ili post la punfrapado.

Kontraŭe al la antaŭdiroj, Italujo estris la matĉon ĉiutempe, dum ke Anglujo nur sindefendis celante golejon italan per kontraŭatako.

Je la unua duono, la du skipoj ne sukcesis goli kaŭze de la manko de precizo de siaj atakistoj. Dum la dua tempo, Italujo ludis pli bone tamen ne atigante sian celon. La rezulto estis la kromperiodo, kie Anglujo sindefendis bone de la atakado ítala. La punfrapado - ŝajne klopodita de la britaj - fermis la emocian nokton ukrainan.

Italaj Balotelli, Pirlo, Nocerino kaj Diamanti sukcesis siajn frapojn dum ke ĉe la anglaj nur Gerrard kaj Rooney; Ashley Cole havis sian haltita de golulo Gianluigi Buffon, tiel donante la sukceson por la bluaj.

Tre interesaj semifinalaj matĉoj venos: venontmerkredon Hispanujo ludos kontraŭ Portugalujo en Donecko, dum ke ĵaude Italujo klopodos supervenki Germanujon en Varsovio.

Video »

Plejfreŝe

Esperantujo: TEJO-aktuale n-ro 467

de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo Ni ĝojas prezenti al vi la novelektitan estraron de TEJO por la mandato 2020-2021. Plena artikolo »

Futbalo: Honduro k-aŭ Svislando

La teamo eŭropa supervenkis la rivalon mezamerikan per 3-0. Tiamaniere, la dekunuopo estrata de Ottmar Hitzfeld ludos okonfinalon post atingi la duan pozicion siagrupe. Video »

Esperantujo: Malferma Tago la 28-an de novembro

12/10/2015 | ESPERANTO » La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 43-a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton, la 28-an de novembro.

Global Voices

La Ondo de Esperanto

Libera Folio

TEJO